Tago de la Flago de Pola Respubliko

Flago de Pollando
Flago de Pollando flirtis/svingis super la ruinigita germana Berlino pendigita fare de la soldatoj de pola armeo la 2an de majo 1945
La Polaj Flagoj sur la Monteto de Tadeusz Kościuszko kaj sur la apudaj publikaj verdejoj en Krakovo la 2an de majo 2019 dum la Tago de la Flago de Pola Respubliko

Tago de la Flago de Pola Respubliko – pola festo celebrata de 2004, enkondukita laŭleĝe la 20-an de februaro 2004.

Ĝi estas celebrata inter la festoj: la 1-a de majoTago de la Laboro kaj la 3-a de majo – Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo. En la jaroj de Pola Popola Respubliko ĝuste tiun ĉi tagon oni malhisis post la 1-a de majo ŝtatajn flagojn, por ke ne eksponi ilin dum la tago de, forigita de komunistaj regopovoj, datreveno de la Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo.

Samtage 1945, polaj soldatoj hisis blankan-ruĝan standardon sur la kolumnon Siegessäule en Berlino dum la batalo de Berlino.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search